
Zamenhof Symposium 2010
Subtenu nin!
Helpu nin per via financa subteno
Nia laboro ne estas senkosta. Ni devas pagi luon, retkonekton kaj telefonon por nia novjorka oficejo; ni de tempo al tempo produktas materialon por delegitoj kaj aliaj, kiun ni devas presigi kaj distribui; niaj aranĝoj kaj renkontiĝoj ankaŭ havas siajn kostojn.
Vi povas kontribui per du vojoj:
- per pago al la: "777 Fund" de Esperanto-USA (por usonanoj tiuj kontribuoj povas esti imposto-reduktantaj)
- per pago al UEA (konto "777-klubo, Societo de Amikoj de la UN-Oficejo"). Pli da informoj en la UEA-retejo
Fariĝu membro de Esperanto por UN
Se vi sciigos al ni viajn retadreson, nomon kaj landon, ni aŭtomate enskribos vin kiel membron. Skribu al info@esperanto-un.org.
De tempo al tempo ni sendos al vi informojn pri nia agado.
|
|
Eventoj kaj aranĝoj
- SIMPOZIO "LINGVO KAJ UN", 1-a de majo 2012, Novjorko (en la angla). Legu pli!
- Je la 16a de decembro 2011 okazis en Novjorko (777 UN Plaza) prelego kaj diskuto pri "Lingvoj kaj UN" (en la angla lingvo). Klaku por legi pli en Esperanto / en la angla.
- UEA EN UN-FORUMO PRI MINORITATAJ VIRINOJ:
La 29-an kaj 30-an de novembro okazis ĉe UN en Ĝenevo la kvara sesio de la Forumo pri Minoritatoj. Ĝia temo estis "Efektiva partopreno de minoritataj virinoj en ekonomio, socio kaj kulturo". En la kunsido ĉeestis s-ino Navi Pillay, la Alta Komisiito de UN pri Homaj Rajtoj. Per videomesaĝo salutis s-ino Rita Izsák, la nova Sendependa Eksperto pri Minoritataj Aferoj. Stefano Keller kaj Cesco Reale estis la reprezentantoj de UEA.
Stefano Keller, estrarano de UEA, intervenis en la dua tago. Li atentigis pri la neceso respekti lingvajn rajtojn kaj diversecon, konforme al la "Deklaracio pri la rajtoj de personoj apartenantaj al minoritatoj naciaj aŭ etnaj, religiaj kaj lingvaj", aprobita de la Ĝenerala Asembleo de UN en 1992. Laŭ Keller UEA defendas minoritatajn lingvojn jam pli ol 100 jarojn.
Keller emfazis, ke virinoj de minoritatoj ofte alfrontas plurajn diskriminaciojn ekde sia infaneco. Tiel ili estas aparte sendefendaj kontraŭ malriĉeco kaj socia ekskludo. "Kiel ili povus efektive partopreni en la ekonomia, socia kaj kultura vivo, se ilia fundamenta rajto je kompreno kaj sinesprimo en la gepatra lingvo ne estas ebligita?" demandis Keller kaj alvokis por lukto kontraŭ ĉiuspeca diskriminacio, kies viktimoj estas la virinoj de minoritatoj.
Dum la paŭzoj la reprezentantoj de UEA povis renovigi kelkajn malnovajn kontaktojn kun reprezentantoj de aliaj organizaĵoj kaj krei kelkajn novajn.
- UEA KAJ TEJO KONTRIBUIS AL RIO+20:
Neregistaraj organizaĵoj (NRO-j) havos gravan rolon en Rio+20, la konferenco pri dauripova evoluo, kiun UN okazigos en Rio-de-Ĵanejro de la 20-a ĝis la 22-a de junio 2012. Kiel reprezentantoj de la civila socio, NRO-j estis petitaj kontribui per proponoj al la deklaracio aprobota de la konferenco. Tiu dokumento fariĝos referenco por decidoj de ŝtataj registaroj cele al la certigo de daŭripoveco de la evoluo tutmonda.
UEA kaj ĝia junulara sekcio TEJO estas aktivaj sur la "vojo al Rio". La unua paŝo estis farita jam septembre en Bonn, kie kvinpersona delegitaro de UEA sukcesis akceptigi amendon en la fina deklaro de la 64-a NRO-konferenco de UN favore al lingvaj rajtoj kaj kultura diverseco, eĉ kun propono konsideri la potencialon de neŭtrala internacia lingvo (vd. Gazetarajn Komunikojn 426 kaj 428 de UEA).
Agema interreta teamo redaktis la komunan proponon de UEA kaj TEJO. La teamo konsistis ĉefe el la TEJO-aktivuloj Veronika Poór kaj Nico Huurman, la loka kunordiganto de la partopreno de UEA en Rio+20 Ursula Grattapaglia, kaj la estrarano de UEA pri eksteraj rilatoj Stefano Keller. La dokumento estis ĝustatempe submetita al UN kaj aperis en la retejo de UN kreita por la konferenco,http://www.uncsd2012.org/rio20. Ĝi estas legebla ankaŭ en http://www.linguistic-rights.org/eventoj.
Enkonduke UEA kaj TEJO atentigas, ke la konferenca dokumento estos adresita al la tutmonda komunumo, pro kio ĝi devus "klare kondamni lingvan diskriminacion kaj politikojn kiuj kondukos al morto de lingvoj kaj al kultura superrego de pli grandaj lingvoj super malpli grandaj lingvoj". La du organizaĵoj memorigas pri la deklaracio de la konferenco en Bonn, emfazante la punktojn, kiujn UEA sukcesis aldonigi al ĝi. Ankaŭ la rolo de Esperanto kiel pontolingvo estis menciita en la alsendita teksto per rememorigo pri la dokumento "Etika sindevigo de la NRO-j por tutmondaj sinteno kaj konduto", aprobita de la unua simila konferenco en Rio-de-Ĵanejro en 1992. Ĝia 14-a punkto proponis la enkondukon de Esperanto en la interpopola komunikado kaj alvokis NRO-jn partopreni en ĝia disvastigo.
Fine de sia kontribuo UEA kaj TEJO skizas, kiel la transiro al la lingva politiko proponita de ili povus esti realigita en la UN-sistemo, en aliaj internaciaj organizajhoj kaj en unuopaj landoj.
|
|